La Internacia Filmfestivalo de Palm Springs (angle Palm Springs International Film Festival, akronime PSIFF) estas ĉiujara filmfestivalo okazigita en januaro en Palm Springs, Kalifornio [1]. Ĝi estas unu el la plej grandaj filmfestivaloj en Nordameriko. Ĝi okazis por la unua fojo en 1989 kaj havas proksimume 135 000 vizitantojn jare. Internaciaj plenlongaj filmoj kaj dokumentarioj estas montritaj [2].
Diversaj premioceremonioj okazas kadre de la festivalo, organizita fare de la Palm Springs International Film Society. Filmatingoj de la antaŭa jaro estas honoritaj ĉe festo komence de la festivalo kun premioj kiel la Desert Palm Achievement Award. Krome, ĵurio- kaj spektantaro-premioj aljuĝas je la fino de la festivalo.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj