La Interamerika Banko por Disvolviĝo (IBD) estas financa organizo internacia kun sidejo en la urbo Vaŝingtono (Usono), kaj kreita en 1959 cele financi fidindajn kaj eblajn projektojn de ekonomia, socia kaj institucia disvolviĝo kaj helpi la integriĝon komerca regiona en la areoj de Latinameriko kaj Karibio. Estas la institucio financa de regiona disvolviĝo plej granda tiutipa kaj ties origino datas el la Interamerika Konferenco de 1890.
Ties centra celo estas malpliigi la malriĉon en Latinameriko kaj Karibio kaj helpi la elteneblan kaj daŭran kreskon. Aktuale la IBD estas la regiona banko de disvolviĝo plej granda je monda nivelo kaj utilis kiel modelo por aliaj similaj institucioj je niveloj kaj regiona kaj subregiona. Kvankam ĝi naskiĝis el la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) ne havas rilaton kun tiu tutamerika institucio, nek kun la Internacia Monunua Fonduso (IMF) aŭ kun la Monda Banko. En la aktualo la ordinara kapitalo de la banko estas de 101.000 milionoj de usonaj dolaroj.