La integra naturrezervejo Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj (italeRiserva naturale integrale Lago Preola e Gorghi Tondi) estas regiona naturrezervejo de Sicilio, fondita en 1998[1]. Ek de 2011 ĝi agnoskiĝis kiel Ramsarmalsekejo[2].
Historio
Jam defendita ek de 1981 je la regionoSicilio, iĝis naturrezervejo en 1998. En julio 2011 la ministerio pri Medio agnoskis ĝin malsekejo, defendita laŭ la Ramsar-Interkonsento[2], kune kun proksimaj malsekejoj de Kabo Feto.
Teritorio
Ĝi etendiĝas en la komunumo de Mazara del Vallo. Ĝi havas la Lagon Preola, la Lagon Murana kaj tri rondajn lagetojn de karsta origino: Alta, Meza kaj Malalta Gorgo.