La Instituto Caro kaj Cuervo (hispaneInstituto Caro y Cuervo) estas kolombia esplorinstituto pri literaturo, filologio kaj lingvistiko bazita en la localidadLa Candelaria de Bogoto. Ĝi respondecas pri la lingva (kaj kultura) esplorado de la hispana en Kolombio[1]. Ĝia misio estas disvastigi literaturan kulturon en Kolombio [2].
La instituto publikigas kritikajn eldonojn, precipe de kolumbiaj verkistoj. Ĝi estas nomita laŭ la iama kolumbia prezidanto, sciencisto kaj filozofo Miguel Antonio Caro (1843-1909) kaj la kolombia verkisto Rufino José Cuervo (1844-1911). La emfazo estas sur esplorado kaj promocio de legado en Kolombio. La Instituto produktas eldonojn de kolombiaj aŭtoroj kaj promocias la konservadon de la nacia literatura heredaĵo.
La instituto estis fondita en 1942 per leĝo kiu antaŭenigas la daŭrigon de filologiaj studoj. Interalie estis eldonitaj la Diccionario de Construcción y Régimen de la Lengua Castellana (Vortaro de la Strukturo kaj Ordo de la Kastilia Lingvo) kaj Rufino José Cuervo Disquisiciones Filológicas (Filologiaj Esploroj) [3].
Gioconda Marún: El Modernismo Argentino Incógnito en "La Ondina des Plata" y "Revista Literaria" (1875 - 1880) , Publicaciones del Institute Caro y Cuervo XC, Santafé de Bogotá 1993.