Ilona Kiss Roóz [kiŝ rOz], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Roóz Ilona estis hungara ceramikisto , altlerneja instruisto . Ŝia geedziĝa nomo estis Sebő Frigyesné .
Anya (=Patrino) fare de Ilona Kiss Roóz
Ilona Kiss Roóz[ 1] naskiĝis la 11-an de decembro 1920 en Satu Mare (Rumanio ), ŝi mortis la 5-an de aprilo 2010 en Budapeŝto .
Biografio
Ilona Kiss Roóz apartenis al la hungara minoritato en Rumanio, sed iom poste la familio translokiĝis al Hungario . Ŝi akiris diplomon en Reĝa Industriarta Lernejo en 1943 . Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Antal Orbán kaj Béla Ohmann . Ŝi debutis en ekspozicio en 1947 , inter 1948-1952 ŝi estis asistanto . Tiutempe ŝi havis propran mizeran atelieron en kelo . Ŝi ricevis premiojn inter 1956-1995.
Elektitaj ceramikaĵoj
Magyar Betlehem (pordiploma verko)
Maizo-spiko (1956, Budapeŝto)
reliefo (1958, Pereces)
murceramikaĵo (1962, Sopron )
murceramikaĵo (1967, Esztergom )
Elektitaj solaj ekspozicioj
Elektitaj grupaj ekspozicioj
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
Referencoj