Ilie Micu

Ilie Micu
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1916 (1916-04-13)
Morto 6-an de julio 1973 (1973-07-06) (57-jaraĝa)
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ilie MICU, naskita la 13-an de aprilo 1916 en Ludoș, mortinta la 6-an de julio 1973 en Sibiu, estis rumana komponisto, dirigento kaj instruisto.

Jam kiel 16-jarulo Micu estris junulan koruson en sia hejmurbo. Post lia abiturienta ekzameno en 1937 la instruisto Timotei Popovici rekomendis lin al la konservatorio de Bukareŝto, kie li studis ekde 1938. En 1941 li unuafoje muzikis en radia programo. Li iĝis instruisto en Slimnic-Pădure, poste en la lernejo "Andrei Șaguna" en Sibiu. Apud sia instruista laboro li komponis kaj gvidis operetajn prezentadojn kaj koncertojn, interalie de la koruso "G. Dima".

En 1954 li ricevis la "medalon de laboro".

Eksteraj ligiloj