Ĝi inkludas la insulojn: Ilhabela (oficiale: "Ilha de São Sebastião"), Búzios, Vitoria, Cabras, Castelhanos, Enchovas, Figueira, Lagoa, Serraria. Ĝi estas atingebla per pramŝipo de São Sebastião.
Historio
Kiam la portugaloj koloniigis Brazilon en 1500, Ilhabela estis loĝata de tupioj, kiuj nomis ĝin "Ciribai" (= "trankvila loko").
La 20-an de januaro1502 (festo de kristana sanktulo Sebastiano) malkovris la insulon portugala ŝipo kun Amerigo Vespucci surborde, kiu nomis ĝin "Insulo de São Sebastião".
En 1805 ĝi estis agnoskita komunumo kaj ricevis la nomon "Villa Bella da Princeza" honore al la reĝidino de Beira. Dum la epoko de Estado Novo de diktatoro Getúlio Vargas la insulo denove ŝanĝis sian nomon: "Formosa". Sed en 1944 (30-a de novembro) ĝi fine reestiĝis "Ilhabela".
Turismo
Ilhabela estas ŝatata loko por akvosportoj, aparte fama por velado, pluraj velo-konkursoj okazis tie. Ĉirkaŭ la insularo troviĝas pli ol 50 ŝipruinoj, 6 el ili viziteblaj por subakviĝantoj.
La insularo havas multajn migradvojojn diversgrade malfacilajn, multaj akvofaloj en ĝangala ĉirkaŭo allogas turistojn.