ISO 3166-2:EH estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Okcidentan Saharon. La subaro ISO 3166-2:EH estas malplena. Ĝia dulitera (alpha-2) kodo laŭ la normo ISO 3166-1 estas EH, kaj neniu ĝia sub-unuo havas kodon laŭ la normo ISO 3166-2.[1]
La oficiala statuso de Okcidenta Saharo estas diskutata: la landon pretendas Araba Demokratia Sahara Respubliko kaj Maroko. Kelkaj regionoj kaj provincoj el la listo ISO 3166-2:MA por Maroko tute aŭ parte troviĝas en Okcidenta Saharo.
Kodoj por najbaraj landoj
Vidu ankaŭ
Referencoj