La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta havis 212 sportistojn. Ili partoprenis en 24 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Bence Szabó. La sportistoj atingis 7 orajn, 4 arĝentajn kaj 10 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 12-an rangon.
Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.