La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1912 en Stokholmo havis 119 sportistojn. Ili partoprenis en 11 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Jenő Rittich. La sportistoj atingis 3 orajn, 2 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 9-an rangon.
Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895.