Tuj komence de la 20-a jarcento baletistoj de Sankt-Peterburgo alvenis en Budapeŝton. Pro la granda sukceso itala baletisto levis nivelon de la hungaraj baletistoj. La oficiala instruado de la baletistoj komenciĝis nur en 1937 en la menciita Operejo. En 1949 ankaŭ dancarta lernejo estis fondita. En 1950 ili unuiĝis laŭ la oficiala nomo Ŝtata Baleta Instituto. Tie funkciis ankaŭ bazlernejo kaj gimnazio. La lernantoj ricevis abiturienton, sed ekde 1975diplomon. Ekde 1973 oni instruas ankaŭ popoldancojn. En la sekva jaro la gimnazio pligrandiĝis kun diversaj ĉambroj en la proksimeco. En 1983 la instituto estis levita al altlernejo, en 2017universitato. Estas ankaŭ koreografa kaj dancpedagogio instruado.