Hugo de Vries devenis el respektata nederlanda familio. Lia patro Gerrit de Vries estis justicministro de Vilhelmo la 3-a; la patrino Maria Ereardina estis filino de Jacob Christiaan Reuvens, la unua profesoro pri arkeologio de la Universitato Leiden.
Hugo de Vries jam kiel knabo interesegiĝis pri botaniko. En 1866 li ekstudis biologion en la universitato Leiden. Paralele li laboris en hejma laboratorio. En 1870 li finis sian doktoriĝon ("Pri la efiko de temperaturo sur la fizilogio de la plantoj") kaj plustudis en Heidelberg ĉe botanikisto Wilhelm Hofmeister kaj la plantfiziologiisto Julius Sachs.
Li fariĝis juna docento pri naturhistorio en Amsterdamo, post kvar jaroj li mem denove plustudis en Würzburg por esplori la osmozon (publikigita kiel profesoriga laboro "Pri la mekanikaj kaŭzoj de ĉela ekstenziĝo"). En 1878 li estas eksterordinara profesoro por plantofiziologio ĉe la Universitato Amsterdamo.
Li priskribis pli ol 20 plantspeciojn, multaj el la genro enotero (Oenothera).