Eklerninte Esperanton en 1934 je instigo de Ludwig Schödl, aŭtodidakte, li laboris kun Hugo Steiner ok monatojn preparante la VienanUK (1936). Kun sia frato Walter li formis en 1935 esperantistan grupon en la kontraŭfaŝista rezistomovado, pro kio ili estis malliberigitaj tutan jaron en 1936-37.
Aliĝinte en 1946 al AEF, li baldaŭ iĝis ties afergvida estro kaj en 1950 vicprezidanto. Li redaktis (1950-51, 1971- 85) la AEF-organon Aŭstria Esperanto-Revuo kaj instruis Esperanton en vespera lernejo Viena. Ekde la jaro 1961 Kraus kunlaboris kun la Internacia-Esperanto-Kampadejo-Primoŝteno en Dalmatio, pri kiu li verkis la bildlibron Feliĉigaj ferioj (1963). Li membris en la LKK de la Viena UK (1970). Li multe vojaĝis prelegante pri Esperanto, ekz. en la Esperanto-klubo de la Fervojista Domo en Slupsko (Słupsk), Pollando (jen pri tiu evento la E-artikoleto kiu aperis en la Heroldo de Esperanto (foto 4) ([1]).
Verkoj
Ĉu militoj estas eviteblaj?
„Tezo : La demando estos respondebla jese, se oni anstataŭigos kapitalismon kaj lingvajn barierojn per socialismo kaj Esperanto. ”