La Hotelo Sosan (koree 서산호텔) estas 1-a klasa hotelo kiu situas en la Mangyongdae Distrikto de Pjongjango, Nord-Koreio. Ĝi havas 510 ĉambrojn. La hotelo estis konstruita en 1989 kaj staras ĝuste antaŭ la Hotelo Ryanggang. La hotelo situas ĉirkaŭ 4 kilometrojn de la Pjongjanga stacidomo. Ĝi estas administrata de la sporto-turisma kompanio. La hotelo havas golf-ekzercejon.
La hotelo estis renovigita en 2015, por celebri 70-an datrevenon de la Korea Laborista Partio.