La hotelo Ryanggang estas 1-a klasa hotelo kiu situas en la Mangyongdae Distrikto de Pjongjango, Nord-Koreio. Ĝi havas 330 ĉambrojn. La hotelo estis konstruita en 1989 sur monteto inter la Taedong kaj Pothong riveroj, apud la Seosan Futbala Stadiono. La hotelo kovras areon de proksimume 33,000 kvadrataj metroj kaj havas du ĉefajn konstruaĵojn. Ankaŭ ekzistas giratoria restoracio sur la supra etaĝo, kaj ĝi havas bibliotekon, bilardan ĉambron, trinkaĵan vendotablon kaj butikon.