En la kaosa epoko post la Unua Mondmilito en Germanio, Rudolf Steiner prelegis pri siaj ideoj de socia transformigo direkte al sendependecoj ekonomia, registara kaj kultura antaŭ laboristoj de diversaj fabrikoj. La 23-an de aprilo1919 li tiel prelegis por la laboristoj de la cigareda fabriko Waldorf-Astoria en Stutgarto, Germanio. Li menciis la bezonon de nova speco de lernejo.
La sekvan tagon laboristoj demandis kolegon de Steiner, Herbert Hahn, ĉu iliaj infanoj povus havi tian lernejon. Sendepende de tiu peto, la fabrikestro, Emil Molt, anoncis sian decidon starigi por siaj laboristaj tian lernejon kaj petis Steiner esti pedagogia konsilanto por la lernejo.
Tial la nomo Waldorf (valdorf) devenas de la loko, kie troviĝis la unua lernejo.[1]
La unua valdorfa lernejo estis kreita kiel sendependa institucio sub licenco de la loka registaro, kiel praktika modelo kun specialaj liberoj. Antaŭ la malfermo Steiner insistis pri jenaj kvar kondiĉoj:
ke la instruistoj, kiuj estas en rekta kontakto kun la infanoj, havu la ĉefan kontrolon pri la lerneja pedagogio kun nur minimuma interveno fare de la ŝtato aŭ de ekonomiaj fontoj.
La 13-an de majo1919 Molt, Steiner kaj E.A. Karl Stockmeyer partoprenis kunvenon kun la ministro pri edukado, celantan leĝan strukturon, kiu ebligos kreadon de sendependa lernejo.
Stockmeyer ricevis la taskon trovi instruistojn kiel fondaĵo de la onta lernejo. Fine de aŭgusto dek sep kandidatoj atendis la unuan el multaj ontaj pedagogiaj kursoj iniciataj de la lernejo. Dek du el tiuj kandidatoj estis elektitaj kiel unuaj valdorfaj instruistoj.
La lernejo malfermiĝis la 7-an de septembro1919 kun 256 lernejanoj en ok niveloj; 191 lernejanoj apartenis al fabrikfamilioj, la aliaj 65 devenis el interesataj familioj el Stutgarto, multaj el kiuj jam engaĝiĝis en la antropozofia movado de la urbo. En la sekvaj jaroj oni atingis numeran balancon inter la fabriklaboristaj kaj eksteraj infanoj. Unu el la ĉefaj celoj estis la kreado de lernejo, kiu superpontas sociajn klasojn.
Dum la unua jaro, la lernejo estis entreprena lernejo, kaj ĉiuj instruistoj listiĝis kiel dungitoj de Waldorf-Astoria. Dum la dua jaro la lernejo jam estis sendependa. La lernejo rapide kreskis, aldonante ĉiujare novan nivelon, ĝis en la jaro 1923/4 ĉiuj niveloj ekzistis. En la jaro 1926 pli ol 1.000 lernantoj studis en 28 klasoj.
La unuaj dek jaroj
Lernejoj fonditaj dum la unuaj dek jaroj post la stutgarta lernejo inkluzivas:
Provo fondi valdorfan lernejon en Nurembergo en 1928 fiaskis pro kontraŭstaro de la bavariaministro pri edukado, kiu komentis, ke ne estas bezono en Bavario krei sendependajn lernejojn kiuj uzas novajn ideojn, aparte se ili ne ligas al religio.
Dua Mondmilito
La stutgarta lernejo kreskis rapide kaj malfermis paralelajn klasojn. En 1938 lernejoj laŭ la sama koncepto kaj pedagogio jam malfermiĝis en Usono, Britio, Svislando, Nederlando, Norvegio, Aŭstrio, Hungario kaj en aliaj urboj de Germanio. Politikaj malfacilaĵoj pro la nazirreĝimo limigis kaj fine fermigis la plej multajn valdorfajn lernejojn en Eŭropo. Tiuj lernejoj, kiel la unua lernejo, estis denove malfermitaj post la fino de la Dua Mondmilito[2].
Nuntempe
Tri kvaronoj el la nuntempas valdorfaj lernejoj situas en Eŭropo; nun eĉ en Orient-Eŭropo, kie la komunismaj reĝimoj antaŭ 1989 malpermesis la fondon de valdorfaj lernejoj. En anglalingvaj landoj ekzistas ĉirkaŭ 340 lernejoj, 170 el ili en Usono, 100 en Aŭstralio, 40 en Britio kaj 30 en Kanado. Ekzistas ankaŭ multaj en Novzelando kaj en Sudafriko.[3].
Mejlŝtonoj en la unuaj jaroj de valdorfaj lernejoj inkluzivas:
1928 - La Rudolf Steiner School de Novjorko estas la unua valdorfa lernejo en Usono.
1941 - La Kimberton Waldorf School estas fondita en Pensilvanio.
1947 - La Waldorf School of Garden City estas kreita kiel parto de la universitato Adelphi.
1942 - La High Mowing Waldorf School, internulejo en Wilton, New Hampshire malfermiĝas.
Tri aliaj valdorfaj lernejoj estis fonditaj en la 1950-aj jaroj kaj kvin en la 1960-aj. En 1968 la asocio de valdorfaj lernejoj estis fondita kun tiuj dek du lernejoj. En la 1970-aj jaroj la nombro de lernejoj kreskegis ĝis la pli ol 250 nuntempaj (februaro 2007). Dum la lastaj dek jaroj 37 novaj lernejoj estis kreitaj.[4]
En la 1990-aj jaroj la unua publika valdorfa lernejo estis kreita, kiam estro de enurba publika lernejo en Milwaukee interesiĝis pri valdorfaj metodoj.
La lernejo estas nun konata kiel Urban Waldorf Elementary School of Milwaukee. La sekva publika lernejo kiu transprenis valdorfan metodologion estis la John Morse Waldorf Method Magnet School en Sakramento, Kalifornio. Kelkaj aliaj publikaj lernejoj en aliaj urboj, inkluzive Los Angeles, ankaŭ kreis publikajn valdorfajn lernejojn.
Usonajn, kanadajn kaj meksikajn lernejojn reprezentas la Association of Waldorf Schools of North AmericaArkivigite je 2008-01-02 per la retarkivo Wayback Machine (AWSNA, asocio de valdorfaj lernejoj en Nordameriko). Waldorf kaj Steiner estas registritaj kaj protektataj nomoj kaj en Usono AWSNA protektas la uzon. Lernejoj kiuj uzas grandan parton de la valdorfa pedagogio, sed ne estas sufiĉe sendependaj por apliki ĉiajn principojn, anoncas sin laŭ valdorfa metodo; temas ĉefe pri publikaj lernejoj subĉartaj en Usono, kiu ne estas inkluzivitaj en la superaj nombroj.
Britio
Diversaj lernejestroj, instruistoj kaj lernejoj en Britio jam frue interesiĝis pri la novaj edukaj metodoj; kiel rezulto, Steiner prelegis en aŭgusto 1922 en Oksfordo, en 1923 en Ilkley kaj en 1924 en Torquay pri la principoj de valdorfa pedagogio. Kreiĝis tiam grupoj, kiuj aŭ provis transformi ekzistantajn lernejojn al valdorfaj (ekz. Kings Langley school) aŭ fondi novajn institutojn.
En 1925 la New School (nova lernejo) fondiĝis proksime al Londono. Dum la dua mondmilito ĝi translokiĝis al Minehead kaj post la milito al Forest Row, Sussex. Intertempe ĝi ŝanĝis sian nomon al Michael Hall, kiu nun estas agnoskita kiel la unua brita valdorfa lernejo.
Tra la sekva jardeko kaj duono, Kings Langley fintransformiĝis al valdorfa lernejo.
Tiuj kvar, kiuj kreskis al kompletaj lernejoj por la aĝoj 12 ĝis 18, iĝis la bazo por la valdorfa movado en Britio dum multaj jaroj kaj ili restas la nuraj britaj lernejoj, kiuj proponas edukadon ĝis la aĝo 18.
En 1938 grupeto de fuĝintoj la nazismon, gvidita de Karl König, fondis la unuan lernejon en Britio, kiu proponis apartan edukadon laŭ la principoj de valdorf. Tiuj apartaj Steiner-lernejoj, parto de la movado Camphill (komunumo de handikapuloj) disvastiĝis tra Britio, kaj poste al multaj aliaj landoj en la mondo.
Fine de la 1940-aj jaroj aliaj lernejoj estis fonditaj, inter ili
Meze de la 1930-aj jaroj la nazia registaro ekpremis sendependajn lernejojn en Germanio por aŭ aliĝi al la naziaj sociaj kaj edukaj principoj aŭ fronti fermiĝon. En 1937 preskaŭ ĉiuj germanaj valdorfaj lernejoj estis decidintaj ĉesi sian funkciadon anstataŭ aliĝi al naziismo. En 1941 la tiam lasta en Germanio funkcianta valdorfa lernejo estis fermita de la Gestapo en Dresdeno, same kiel en Hago.[5]
Post la dua mondmilito multaj el la iamaj lernejoj malfermiĝis denove kaj rapide multaj novaj lernejoj estis fonditaj. Komence de la 1970-aj jaroj fondiĝis denove grandnombre lernejoj.
Nuntempe ekzistas ĉirkaŭ 200 lernejoj en Germanio.
Internacia organizaĵo
Valdorfaj lernejoj estas mem-administrataj. Bazita je modelo de kunlabora gvidado, la kolegaro aŭ konsilio de instruistoj estas la ĉefa estranta parto, kiu estras la lernejo. En Usono, tiuj estraroj kune kun la board of trustees laboras por ke la lernejoj restu sendependaj de registaraj indikoj, testoj, standardoj ktp. La plej multaj valdorfaj lernejoj estas sendependaj, tial ĉiu lernejo povas havi malsamajn strukturojn kaj politikon. Tamen, valdorfaj lernejoj kutime rajtigas siajn instruistojn decidi pri la lerneja pedagogio.
Iuj lernejoj en Novzelando kaj Aŭstralio havas ligojn kun aŭ estas supervidataj de ŝtataj edukaŭtoritatoj. Kelkaj el ili proponas du vojojn: la Steiner-vojon aŭ la ĉefvojon (ekzemple la East Bentleigh Primary School kaj Collingwood College).
↑P. Bruce Uhrmacher, "Uncommon Schooling: A Historical Look at Rudolf Steiner, Anthroposophy and Waldorf Education", Curriculum Inquiry, Vol. 25, No. 4. Winter 1995. Abstract
↑Stephen K. Sagarin, Promise and compromise: A history of Waldorf schools in the United States, 1928--1998, Ph. D. thesis, Columbia University, 2004. AbstractArkivigite je 2007-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
↑Uwe Werner and Christoph Lindenberg, Anthroposophen in der Zeit des Nationalsozialismus (1933-1945), Oldenbourg Verlag, 1999, ISBN 348656362-9.
Literaturo
Hardorp, Detlef, "Zur Entwicklung und Ausbreitung der Waldorfpädagogik", in Basiswissen Pädagogik. Reformpädagogische Schulkonzepte", Band 6: "Waldorf-Pädagogik". Schneider Verlag (Hohengehren) 2002, pp. 12–52. [1]Arkivigite je 2007-05-18 per la retarkivo Wayback Machine