La historio de Litovio povas esti observata ĝis profundo de jarcentoj, minimume ekde la 7a jarcento antaŭ nia erao, kiam la unuaj baltaj triboj ekloĝis borde de ĝiaj multnombraj riveroj kaj lagoj. La vorto “Litovio”, pli ĝuste latina nomo “Lituae”, unuafoje renkontiĝas en skribaj tekstoj de Kvedlinburgaj kronikoj de 1009, kie estis notita, ke episkopo estis “batita al la kapo fare de paganoj en Lituae kaj rezulte foriris al ĉielo”. La unua Litovia ŝtato fondiĝis en 1236, post kiam sub la gvido de duko Mindaugas dum batalo apud Saulė estis venkita la Livonia ordeno. En 1253 Mindaugas estis kronita, li fariĝis la unua kaj ununura reĝo de Litovio.
La Princlando Litovio (litove Lietuvos Kunigaikštystė, ofte mallongigite LDK, en mezepoka literatura litova lingvo Kunigiste Letuvos, rutene князство Литовское, latine Ducatus Lituaniae, beloruse Княства Літоўскае, "Knjastva Litoŭskaje", ukraine Князівство Литовське, "Knjazivstvo Litovske", pole Księstwo Litewskie, ruse Княжество Литовское, "Knjaĵestvo Litovskoje") estis teritorio proksimume ekvivalenta al la kultura regiono Aŭkŝtajtio, en kiu regis la litova reĝo Mindaugas. La teritorio konsidereblas la "kerna parto" de la pli granda Grandprinclando Litovio, kiu poste ĝis la 18-a jarcento iĝis parte tre ampleksa ŝtato en orienta kaj centra Eŭropoj.
En 1387 estis subskribita pakto kun la najbara Pollando kaj je 1430 la lando disvastiĝis de Balta ĝis la Nigra Maro. Apero de Renesanco alportis multajn avantaĝojn por Litovio, inkluzive aperon de la unua litova libro (en 1547) kaj fondiĝon de la universitato de Vilnius en 1579. Dum 1569 la regnoj Litovio kaj Pollando unuiĝis kaj formis la imperion Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Dum 1795 la lando fariĝis viktimo de disdivido de la teritorio inter Aŭstrio, Prusio kaj Rusio. En tiu jaro Rusio konkeris Litovion kaj enigis ĝin en sian imperion, kio kaŭzis intensan kaj severan rusigon, inkluzive malpermeson de latina literaro. Dum la 19a jarcento - kiel en multaj eŭropaj landoj - fortiĝis intelektula movado pri la nacia lingvo kaj kulturo, kaj dum la unua mondmilito fortiĝis espero pri aŭtonomio. Uzinte la favoran politikan situacion tuj fine de la milito, la 16an de februaro 1918 Litovio proklamis sian sendependecon. La unua duono de la 20a jarcento tamen alportis novajn malfeliĉojn kaj ŝanĝojn, inkluzive okupacion kaj persekutadon de litovoj fare de poloj (1920-1939), Sovetunio (1940-1941), Nazia Germanio (1941-1944) kaj denove de Sovetunio — ekde 1944 ĝis la momento, kiam la 11an de marto 1990 denove estis proklamita sendependeco de Litovio. Hodiaŭa Litovio estas demokratia respubliko sub la gvido de libere elektata registaro kaj estas membroŝtato de la Eŭropa Unio.
Vidu ankaŭ