La fundamentaj karakteroj de la hispana literaturo de la Baroko estas la progresa kompliko en stilaj rimedoj kaj temaro centrita sur la priokupado pro la tempopaso kaj la perdo de fido en la idealoj novplatonaj de la Renesanco. Krome rimarkindas vario kaj diverseco en la traktitaj aferoj, la atento al detalo kaj emo allogi ampleksan publikon, el kio estas ekzemplo la hegemonio de la lopeska novkomedia verkaro. El senta priokupado hegemonia en la 16a jarcento oni transiras al emfazo sur la moralaj kaj didaktikaj valoroj, kie kunfluas du tendencoj: nome novstoikismo kaj novepikurismo. El Criticón de Gracián markas la alvenon al la baroka meditado pri la homo kaj la mondo, la konscienco pri seniluziiĝo, viva pesimismo (sed ne tute manka je espero) kaj ĝenerala krizo de valoroj.
La ĝenroj miksiĝas, kunvivas en Góngora la poezio lirika de sublima stilo de la Fábula de Polifemo y Galatea kiu eliras virton el malfacilo, aŭ la Fábula de Píramo y Tisbe kun popularaj kantetoj; Quevedo kultivas poemojn kaj metafizikajn kaj moralajn plej transcendajn, kaj krome verkas pri aferoj subklasaj kaj eĉ malĝentilaj aŭ malelegantaj ene de iela baroka emo al malbelo (Gracias y desgracias del ojo del culo, pri la pugotruo).
La hispana baroka teatro prezentas popularan scenaron (Lope de Vega) kiu pluis kiel klasika produktado por estonta teatro. La filozofiaj teatraĵoj de Calderón de la Barca, el kiu estas elstara ekzemplo La vida es sueño, supozas pinton en la hispanteatra produktado kaj, kiel ĉe la tuta baroka literaturo, enkadriĝas en epoko splenda kiu ricevas la ĝeneralan nomon de Ora Jarcento.
Historia kunteksto
Karakteroj de la Baroko
La Baroko karakteras pro jeno:
Pesimismo: La Renesanco ne plenumis la celon apliki la harmonion kaj la perfekton en la mondo, kiel intencis la humanistoj, nek plifeliĉigis la homaron; militoj kaj sociaj malegalecoj pluis; doloro kaj katastrofoj estis komunaj en la tuta Eŭropo. Instaliĝas intelekta pesimismo, iom post iom pli akra, kun la ĉiutaga karaktero el kio atestas la komedioj tiuepokaj kaj la delikteteco baza en la pikareskaj romanoj.
Seniluziiĝo: Ĉar ŝajne la renesancaj idealoj malsukcesis, kaj kaze de Hispanio, la politika povo estis ruiniĝinta, la seniluziiĝo pluas kaj aperas ankaŭ en la literaturo, kiu ofte rememorigas tiun de antaŭ du jarcento, pere de la mezepoka Mortodanco aŭ de la Coplas a la muerte de su padre de Manrique. Quevedo asertas, ke la vivo estas formata de «sucesiones de difunto» (serioj da mortintoj): tio iĝas la naskiĝintoj, ekde la lulilo al la tombo. Konklude, nenio gravas, nur oni atingu la ĉielan savon.