Heinrich Brunsberg naskiĝis proksimume 1350 en la baltamara regiono, supozeble en la urbo Braunsberg. En 1372 li akiris la civitanecon de Danzig, kie li pruveble 1378 posedis terpecon je sia nomo. Proksimume 1400 li estis unuafoje menciata en la dokumento de la urbo Stettin. Kun la jarnombro 1401 enskribo ĉe la norda kapelo de la Katarina-Preĝejo en la kvartalo Novurbo de Brandenburgo nomas lin konstruestro de la preĝejo. El la jaro 1428 devenas la lasta mencio en la ekleziaj registroj de Stettin. Supozeble li mortis tie baldaŭ post tio, plej malfrue tamen en 1435 post finkonstruo de la Maria-Kapelo ĉe la preĝejo Sankta Katarina en Brandenburgo.[1]