Hierochloe odorata, esperante bizona herbo, estas vegetala specio de la subfamilio de Pooideae.
Etimologio
Hierochloe signifas sankta herbo, odorata signifas odora. Ĝia kutima nomo devenas de ke la bizonoj en Polo ŝatas ĉi tiun greson.
Alia greso estas ankaŭ nomata bizona herbo en Ameriko. Tio estas Chloridoideae Buchloe dactyloides (sinonimo Bouteloua dactyloides).
Priskribo
Ĝi altas 20-50 cm. Ĝi havas rizomojn. Ĝiaj Spiketoj havas tri floroj. La spiketoj estas en paniklo. Glumo altas kiel spiketo. Ligulo longas 2-4 mm. Malaltaj folioj longas 300X100 mm, altaj estas ege mallongaj. Ĉiuj estas plataj kaj longe pintaj.
Disvastiĝo
La specio troviĝas en la holarktisa ekozono. Ĝi kreskas nature en la arbaro de Białowieża.
Parazitoj
Ascochyta sorghi, Claviceps purpurea estas parazitoj de la bizona herbo[1].
Uzo
Ĝi estas uzata en vodkoj, kiel la Żubrówka.
Eksteraj ligiloj
Notoj kaj referencoj