- Tiu ĉi artikolo temas pri vilaĝo. Pri municipo temas artikolo Heřmánky.
Heřmánky (germane Hirschmantel) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Dubá. Ĝi troviĝas proksimume 6,5 km nordokcidente de Dubá. Estas ĉi tie registritaj 19 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 21 loĝantoj.
Heřmánky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,76 km².
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 154 |
---|
1880 | 143 |
---|
1890 | 120 |
---|
1900 | 114 |
---|
1910 | 110 |
---|
1921 | 109 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 107 |
---|
1950 | 48 |
---|
1961 | 47 |
---|
1970 | 10 |
---|
1980 | 9 |
---|
1991 | 6 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 14 |
---|
2011 | 22 |
---|
2021 | 21 |
---|
Dolní kaj Horní
La konservita Heřmánky havas du partojn, Dolní kaj Horní. Dolní Heřmánky estas laŭlonge laŭ ŝoseo ĝis Dlouhý důl. Horní Heřmánky estas je 1 km pli malproksimen al nordo sur plataĵo direkte al vilaĝo Loubí. Ĝi estas pli malnova kaj pli malgranda. En la jaro 1542 estis farita enskribaĵo, ke ĝi apartenis al burgeto Chudý hrádek kaj kun ĝi al Vartnenberkidoj. Post morto de Wallenstein Isabela Kateřina naskita Harrachová Heřmánky enmebrigis sub sia senjorujo Nový Zámek (la hodiaŭa Zahrádky). Post ŝi la senjorujon ekprenis Kounicové.
Alia Heřmánky
En iama distrikto Dubá estis ankoraŭ unu Heřmánky, kreitas de ses disigitaj konstruaĵoj inter Dubá kaj Dražejov. Post la jaro 1960 kvin el ili estis detruitaj, la lasta konservita, iama gastejo, estis administre enmembrigita en vilaĝon Rozprechtice.
Naturmemorindaĵo
Sur katastroj de vilaĝoj Heřmánky, Hvězda kaj Litice estis en la jaro 1998 proklamita naturrezervejo Vlhošť. La katastra teritorio Heřmánky estas samtempe konsisto de zono de speciala konservado Roverské skály.
Pluaj fotoj
-
Domo n-ro 48
-
Heřmánky
-
Dolní Heřmánky