Hermanus (Herman) BROOD (Zwolle, 5-an de novembro 1946 – Amsterdamo, 11-an de julio 2001) estis nederlanda kantisto, pentristo, pianisto, aktoro kaj aŭtoro. Brood distingis sin pro sia karakteriza kantvoĉo kaj muzika diverseco. Li estis la nederlanda enkorpigo de la hedonisma kredo Sex, drugs & rock 'n' roll (sekso, drogoj kaj roknrolo). Brood montris norman abstinan sindromon kiel inkontinenco, epilepsio kaj deliro post multjara amaskonsumo de amfetamino kaj alkoholo. Kvar monatoj antaŭ sia kvindekkvina naskiĝotago li faris memmortigon. Kun adiaŭa letero en la poŝo, li saltis ekde la tegmento de la amsterdama Hilton-hotelo.