Hereford estas urbo en la subŝtato Teksaso de Usono. Ĝi estas la administra centro de la kantono Deaf Smith, en la nordorienta parto de Teksaso. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 14 972 loĝantojn. La urbo nomatas honore al la samnoma urbo en Anglio kaj pro la bovoraso tiel nomita. Pro la multaj bovobredejoj en la teritorio la urbo loke nomatas "tutmonda bovovianda ĉefurbo".
Eksteraj ligiloj