Monnier unue estis helpanto de advokato. Poste li dungitis en la Ministerio pri justico; finfine li ekorientiĝis pri pentrado. Li entris la Atelieron Girodet kaj trejniĝis elstara karikaturisto.
Liaj ilustraĵoj por la kantoj de Béranger kaj la fabeloj de Jean de La Fontaine, precipe kaj liaj »Scènes populaires, dessinées à la plume« (1835, kun la sterotipigitaj figuroj de s-ro Prudhomme/instruisto pedanteca pri skribado kaj de s-ino Gibou/naiva kaj parolema portistino) daŭrigotis kaj aplaŭditis treege.
Poste Monnier surscenigitis ankaŭ kelkajn popularajn tipojn de li aktorante mem en provincaj teatrejoj. Inter la komedioj menciindas ekz.: Grandeur et décadence de Joseph Prudhomme (Grandeco kaj dekadenco, 1852) kaj Joseph Prudhomme, chef de brigands (Ĉefo de la banditoj, 1860).