Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto (angleHarry Potter and the Deathly Hallows) estas la sepa kaj fina libro en la romanserio pri Harry Potter fare de la aŭtorino J. K. Rowling. La libro disdoniĝis en 93 landoj la 21-an de julio 2007 unu minuton post noktomezo, do je 00:01 h, laŭ la Brita Somera Tempo, kaj fariĝis la plejvendato ĉe la listoj de kaj Amazon.com kaj Barnes and Noble ene de nur horoj post la anonco de la eldono la 1-an de februaro 2007.
En Usono kaj Kanado, la libro eldoniĝis ĉe ĉiu horzono je 00:01 h, do plurajn horojn post la aliaj angle-parolantaj landoj.
Librovendejoj kiel Amazon, Barnes and Noble kaj Border raportas ke tiu libro havas pli da mendoj ol iuj ajn alia libro antaŭe en la historio.