Hannalore GEWALT (naskiĝinta la 4-an de junio 1939 en Molschleben) estas germana verkistino.
Vivo
Estante filino de kamparanoj ŝi trejniĝis inter 1953 kaj 1955 en mastrumada faklernejo. La volegon fariĝi forstinĝeniero, ŝi demetis pro korpa elĉerpiĝo post du jaroj da (finita) trejniĝo. Sen praktiko de tri jaroj enarbare ne eblis daŭrigi enmatrikuliĝon ĉe la inĝenierlernejo: tamen ŝi almenaŭ ankoraŭ unu jaron laboris ĉi-fake, en buroo de forstoficejo.
Gewalt trapasis telestude la abiturientan ekzamenon kaj ekstudis pedagogion por la fakoj germanistiko kaj arto. Pluaj problemoj pri saneco malebligis finstudon. Estante kunedza kaj havante du filinojn en 1966, ŝi aliorientiĝis profesie. Finfine ŝi ekameniĝis en kolĥozo kiel faklaboristo pri hortikulturo. Inter 1976 kaj 1989 ŝi laboris en aĉethalo kiel vendistino de fruktoj kaj legomoj. Pensiiĝo estis en 1993.
De la fino de la 1990-a jaroj, Gewalt surpaperigas personajn kaj prisociajn historiojn, anekdotojn kaj poemojn; temaro de ili estas la neurba Turingio. Verkojn de ŝi surmerkatigis ekz. eldonejo Rockstuhl el Bad Langensalza.
Verkoj
- Erinnerungen an Thüringen, Verlagshaus Thüringen, 1996
- Feldraingeschichten, Verlagshaus Thüringen, 1998
- Thüringen – Mein Leben auf dem Lande, Wartberg Verlag, 2002, ISBN 978-3-8313-1280-1
- Ein Spiel mit Worten und Vergleichen, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2006, ISBN 978-3-938997-51-2
- Ländliches Thüringen, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2007, ISBN 978-3-938997-58-1
- Thüringer Feldraingeschichten, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2007, ISBN 978-3-938997-59-8
- Thüringen – All meine Gedanken, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-143-6
Eksteraj ligiloj