Gáspár Schulek M. [gAŝpAr ŝulek em], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Schulek M. Gáspár, slovake Gašpar Šulek estis hungara luterana pastro, instruisto. Lia filo estis Ágoston Schulek (ekonomo).
Gáspár Schulek M.[1] naskiĝis la 6-an de januaro 1788 (nun 1788-01-06) en Nagypalugya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Paludza en Slovakio), li mortis la 20-an de junio 1827 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio).
Biografio
Gáspár Schulek M. studis en Eperjes (1805-1809), Debrecen, Tübingen (1810), Vieno (1811) kaj Wittenberg (1812). En la lasta urbo li doktoriĝis, hejmenveninta en 1813 li pastriĝis en Eperjes, poste li estis luterana pastro en Tiszolc. Inter 1820-1824 li estis pastro de Nyíregyháza, poste ĝismorte li instruis en liceo en Pozono.
Elektitaj kontribuoj
Fontoj
Referencoj