Gábor REVICZKY [revicki], hungare Reviczky Gábor, Esperante Gabrielo Reviczky estas hungara aktoro.
Gábor Reviczky naskiĝis la 28-an de marto 1949 en Tatabánya.
Biografio
Gábor Reviczky finis la lernadon en aktora ĉeflernejo en Budapeŝto en 1973. Li komencis sian karieron en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen), poste al aliaj teatroj. Inter 1989-1991 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis premion Kossuth en 2012, pli frue ekde 1986 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (selekto)
- 50 kinejaj filmoj inter 1972-2010, ekzemple Makra, 1972; 80 huszár (80 husaroj), 1980; A vörös grófnő (La ruĝa grafino), 1985; Szamárköhögés, 1987; Csinibaba, 1997; Zimmer Feri, 1998
- 24 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1977-2012, ekzemple Nagyvizit, 2006
- diversaj teatraĵoj, ekzemple Gyula Illyés: Fáklyaláng (Torĉoflamo); - Artúr Görgey; Ernő Szép: Lila ákác - Lali; Béla Balázs: Burgo de la duko Blubarbo (dramo) - titolrolo; William Shakespeare: Hamleto - Claudius; Somermeznokta sonĝo - Vackor; La ventego - Trinculco; Makbeto - pordisto; Sándor Petőfi: Tigris és hiéna (Tigro kaj hieno) - Baját
Fontoj