Gábor Herendi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Herendi Gábor estas hungara filma reĝisoro, produktoro, scenaristo.
Gábor Herendi[1][2] naskiĝis la 2-an de decembro 1960 en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Herendi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris dentkuracistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1984, poste li estis asistanto en la kliniko. Inter 1991-1995 li havis altajn postenojn en reklamaj firmaoj, kie li verkis reklamajn scenarlibretojn kaj eklernis la filman produktadon. En 1994 li fondis propran filman studion, kie li produktis ankaŭ ordinarajn filmojn ekde 2000. Li ricevis premiojn inter 1995- 2021. Lia edzino naskis 2 gefilojn.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Valami Amerika (2002) - ankaŭ produktoro, scenaristo kaj rolanto
- Szeret, nem szeret (televida serio, 2002) - ankaŭ reĝisoro
- Tea (televida serio, 28 epizodoj, 2003) - ankaŭ produktoro
- Magyar vándor (2004) - ankaŭ produktoro
- Valami Hungary (televida serio, 2006)
- Lora (2007) - ankaŭ reĝisoro, scenaristo
- Valami Amerika 2. (2008) - ankaŭ produktoro, scenaristo
- Poligamy (2009)
- Társas játék (televida serio, 14 epizodoj, 2011-2013) - ankaŭ produktoro kaj rolanto
- Kincsem (2017) - ankaŭ produktoro, scenaristo
- Hetedik alabárdos (2017)
- Valami Amerika 3. (2018) - ankaŭ produktoro, scenaristo
- Ízig-vérig (televida serio, 5 epizodoj, 2019) - ankaŭ produktoro
- Toxikoma (2021) - ankaŭ produktoro
- Bűnös város (mallonga filmo, 2021) - ankaŭ produktoro, scenaristo
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Válaszcsapás (televida serio, 2011) - iu en la drinkejo
Fontoj
Referencoj