FINÁLY Gábor (fina:li) estis hungara arkeologo naskita en Koloĵvaro la 31-an de oktobro 1871 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de aprilo 1951. Li estis la filo de filologo Henrik Finály.
Kariero
Gábor Finály estis instruisto de 1893 en Koloĵvaro, de 1896 en Budapeŝto ĝis 1913. Li laboris dum sia tuta vivo por esplori la loknomojn latinajn de Hungario. Liajn fakstudojn li publikis precipe en Archaeológiai Értesítő. Li faris la mapon de la teritorio de Hungario dum romia epoko (Bp., 1911).
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon.