Gábor Egressy jam frue estis migra aktoro, ankaŭ lia edzino estis aktorino. Li aktoradis en la tuta lando. En 1837 li lernis aktoradon en Vieno, poste li apartenis al la fondinta trupo de Teatro Magyar (Pest). Li amikiĝis kun Mihály Vörösmarty kaj ekde 1844 kun Sándor Petőfi. En 1848 li estis grava figuro de la revolucio, poste li batalis en la armeo. Pli poste li rifuĝis al Turkio, ĉar li estis kondamnita je morto. Poste li ricevis amnestion kaj denove aktoradis. En 1860 li fondis kaj redaktis la unuan priteatran gazeton. Ekde 1865 li instruis ankaŭ aktoradon kaj tradukis de William Shakespeare.