Guĝranvalo, en loka lingvo گوجرانوالہ estas universitata urbego kaj sidejo de kantono (same tiel nomata, kiel la urbo) en provincoPanĝabo en Pakistano. La urbo estas konata ankaŭ "urbo de luktistoj".
Laŭ indikoj en 630 pilgrimanto jam vizitis la najbarecon. La urbo certe aperis en dokumentoj en la 16-a jarcento. La areo estis konkerita kaj aneksita fare de la Brita Imperio en 1849. La moderna urbo formiĝis en 1867. Fervoja linio estis konstruita en 1881.