Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 1 545 loĝantoj sur areo de 45,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Soulac-sur-Mer, Vensac, Saint-Vivien-de-Médoc kaj Talais.
Geografio
Grayan-et-l’Hôpital situas en la nordo de la duoninsulo Médoc. La urbocentro troviĝas 5 km for de la maro, kvankam la komunuma teritorio tuŝas Atlantikon.
Turismo
En Grayan-et-l’Hôpital troviĝas Euronat, la laŭ areo plej granda nudisma feriejo en Eŭropo. Ĝi situas borde de la Atlantiko, nur 7 kilometrojn norde de la feria urbeto CHM Montalivet, la entute unua nudisma feriejo tutmonde, kompreneble same borde de la Atlantiko.