La granda abio, giganta abio (Abies grandis (DOUGLAS EX D.DON) LINDL.), sin.: Abies excelsior FRANCO), ankaŭ marborda abio, estas plantospecio de la genroAbioj (Abies) el la familio de la Pinacoj (Pinaceae).
La granda abio kreskas en altoj de 1600 m super marnivelo sur profundaj, nutraĵriĉaj, humidaj kaj bone drenitaj grundoj. Ofte ĝi kreskas laŭlonge de riveroj. Ĝi kreskas kiel nuraj abiaroj aŭ en miksarbaroj kune kun Menzies-pseŭdocugoj, okcidenta lariko, Sitka piceo kaj okcidenta cugo.
En Mezeŭropo la granda abio estas unu el la plej gravaj neeŭropaj forstspecioj precipe en apudmaraj regionoj. Ĝi estas tre rapide kreskanta: ekde la kvina jaro la arbo formas jarajn ŝosojn ĝis unumetraj longaj kaj ĝi dikiĝas je trunka diametro tre rapide. Ĝi povas atingi en 50 jaroj altecon de 40 m kaj diametron de 50 cm. Ĝi estas pli tolerebla rilate la kreskolokon ol la blanka abio. Ĝi estas akceptema por radikpatogenaj fungoj kiel armilarioj.
Priskribo
La granda abio estas ĉiamverda arbo, kiu atingas alton de ĝis 85 m kaj trunkan diametron de ĝis 1,5 m. Ĝi povas atingi aĝon ĝis 300 jaroj. La arbokrono restas ĝis la alta aĝo, male al la blanka abio kaj Kolorado abio, pinte konusforma. La ritidomo estas ĉe junaj arboj brunece griza kun rezinvezikoj sed ankoraŭ restas glata ĝis arboalteco de pli ol 30 m. La recidomo de maljunaj arboj estas en la malsupra parto malbrile griza ĝis purpurgriza.
La malhelpurpuraj, recine gluitaj burĝonoj estas kun 2 mm tre malgrandaj kaj kovrataj sub pingloj. La pingloj estas ebenaj kaj duvice aranĝataj. La supra vico estas 1,6 ĝis 3 cm pli mallongaj ol la malsupraj, kiuj havas longecon de 2,5 ĝis 5,5 cm. La pingloj odoras al oranĝoj.
La flortempo de la granda abio estas de aprilo ĝis majo. Ĝi estas monoika. La masklaj strobiloj estas bluece ruĝa, purpuraj, oranĝkoloraj, flavaj aŭ verdaj. La inaj strobiloj estas dum la florado helverdaj, malhelbluaj aŭ purpuraj. La maturaj cilindroformaj strobiloj longas 5 ĝis 12 cm kaj havas diametron de 3 ĝis 3,5 cm; ili unue estas helverdaj aŭ grizaj kaj fine ruĝe brunaj. La 6 ĝis 8 × 3 ĝis 4 mm grandaj semoj maturiĝas en septembro. Ili havas flugilojn kiuj estas unu kaj duone pli longaj ol la semo. La ĝermantoj havas kvin sep ĝermfoliojn (kotiledonojn).
Ernst Röhrig (Eld.): Neuere Grundlagen für den Anbau von Abies grandis. Schriften aus der Forstlichen Fakultät der Universität Göttingen und der Niedersächsischen Forstlichen Versuchsanstalt, Band 71. Sauerländer, Frankfurt am Main 1981, ISBN 3-7939-5071-9.