Granatarbo aŭ granatujo (Punica granatum) estas falfolia fruktarbo, specio de puniko kun skarlate ruĝaj epiginaj floroj kaj fruktoj. Ĝia frukto nomiĝas granato.
La granatarbon karakterizas la multaj stamenoj enflore, la manko de la duktoj de volatila oleo. Ĝia frukto estas botanike etaĝe multparta pseŭdobero. Ĝi estas jam delonge kultivata en la ĉirkaŭaĵo de la Mediteranea Maro, ĝia deveno estas Persio.
Ĝi estas ankaŭ kuracplanto, ĉar ties tigoj, ŝeloj de la radiko fariĝas vermoforiga kuracaĵo.