Familio de grafoj nomis sin laŭ la burgo Sayn apud Bendorf, kiu estis konstruita en la 10-a aŭ 11-a jarcento kaj estas dokumentita unuafoje en 1139. La grafoj iom post iom akiris posedaĵojn en la mezmontaroWesterwald, ĉe la rivero Sieg [zi:k] kaj ĉe la regiono Malsupra Rejno. La precizaj originoj de la unuaj grafoj de Sayn daŭre estas nekonataj, sed probablas deveno de la dinastio Nassau. La graflando ŝajne ne estas malnova unueca distrikto, sed prefere kolekto de posedaĵoj kaj feŭdoj de la nobela grafa familio. Antaŭ ĉio, la geedziĝo de Henriko la 2-a kun Agnes von Saffenberg (ĉirkaŭ 1173) kaj la geedziĝo de Henriko la 3-a kun Mechthild von Landsberg alportis al la familio konsiderindan pliiĝon en havaĵoj. La pli malnova linio de grafoj de Sayn elmortis en 1246 kun la morto de Henriko la 3-a. Lia fratino Adelheid edziniĝis al Gottfried la 3-a de Sponheim kaj alportis la graflandon Sayn kiel heredon al la graflando de Sponheim. Kelkaj posedaĵojn tiam falis al la dua filo de Gottfried, Heinrich la 1-a de Heinsberg. La nepo de Gottfried la 3-a tra lia plej aĝa filo Johano la 1-a (ankaŭ nomita Gottfried) finfine fondis la pli junan linion de la grafoj de Sayn.
Matthias Dahlhoff: Geschichte der Grafschaft Sayn, Dillenburg 1874.
Hellmuth Gensicke: Landesgeschichte des Westerwaldes, 3-a eldono, Wiesbaden 1999.
Joachim J. Halberkann: Die älteren Grafen von Sayn, Wiesbaden 1997.
Gerhard Köbler: Historisches Lexikon der deutschen Länder, 6-a eldono, München 1999.
Markus Müller: Gemeinden und Staat in der Reichsgrafschaft Sayn-Hachenburg 1652–1799, Wiesbaden 2005 (Beiträge zur Geschichte Nassaus und des Landes Hessen, vol. 3), ISBN 978-3-930221-14-1.
Daniel Schneider: Die Landstände in der Grafschaft Sayn sowie in Sayn-Altenkirchen und Sayn-Hachenburg, en: Jahrbuch für westdeutsche Landesgeschichte, 33. Jahrgang, 2007, p. 213-229.
Genealogisches Handbuch des Adels: Adelslexikon Band XII, Band 125 der Gesamtreihe, S. 281-285, C. A. Starke Verlag, Limburg (Lahn) 2001, ISSN0435-2408