Ĝi estas la administra centro de kantono nomata Bosna Podrinje. Laŭ la censo de 2013 - la unua post la milito, nun sen la urboparto Ustiprača cedita al la Serba Respubliko - en la municipa teritorio vivis 22 080 loĝantoj sur areo de 252 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 88 loĝantoj/km².