Glenelg (angleGlenelg, South Australia) estas marborda antaŭurbo de la sudaŭstralia ĉefurbo Adelajdo. Situanta ĉe la marbordo de Holdfast Bay en Gulf St Vincent, ĝi fariĝis turisma loko pro sia strando kaj multaj allogoj, hejmo de pluraj hoteloj kaj dekoj da restoracioj.
Establita en 1836, ĝi estas la plej malnova eŭropa setlejo sur kontinenta Suda Aŭstralio. Ĝi estis nomita laŭ Lord Glenelg, membro de la Kabineto de Britio kaj ministro por eksteraj aferoj por Milito kaj la Kolonioj. Tra Lord Glenelg la nomo venas de Glenelg, Highland, Skotlando.