Glano trafluas la distriktojn Glano kaj Sarino kaj post 37 km sube de Villars ĉe Glano sur alteco de 560 m s.m. alfluas al Sarino. Ĝia akvokolekta areo mezuras proksimume 193 km². La iam fiŝoriĉa rivero funkciigis muelilojn kaj segilojn en Prez, Romont, Villaz-Saint-Pierre, Macconnens kaj Chavannes-sous-Orsonnens. Norde de Romont en la 19-a jarcento ekzistis vaste konataj banejoj. Proksime de la fonto la malnova riverujo estis konseervita, la meza parto inter Siviriez kaj Granges-la-Battiaz estis plejparte kanaligita.[1]