Gianfranco Molle (artistnomoĜanfranko) (1950-2018) estis fama kaj originala Esperanto-kantisto, mem aŭtoro, komponisto, kantisto kaj muzika organizanto, kiu aktivis ĉefe inter 1975 kaj 1987. Li kantis proprajn kantojn, muzikigis esperantajn poemojn, kaj tradukojn de aliaj lingvoj, ofte kun politikaj aŭ socikritikaj temoj.
Historio
Naskiĝinte en Roccasecca en 1949, la urbeto de la fama flutistoSeverino Gazzelloni kaj Sankta Tomaso de Akvino la filozofo, Gianfranco Molle estis destinita de la patro, advokato kaj politikisto, al jurista kariero. Malkovrinte en si la muzikan talenton, li longe kompromisis inter la kanto kaj la universitataj studoj, ankaŭ danke al Esperanto, kiu fariĝis lia ĉefa arta perilo.
Post hejmaj provoj, li fariĝis internacie konata per la vojo en 1976, al kiu sekvis Horo da opozicio, kun Giulio Cappa (1978). Kun LF-koop lia repertuaro, inter esperantisma kaj politike engaĝita, riĉiĝis per la kanzono de aŭtoro: tiel li realigis la kasedon La poezio de La Patrolo en 1980.
Fondinte komercan entreprenon kaj baldaŭ edziĝinte, Gianfranco Molle retiriĝis de la scenejo, tamen lasante spurojn ankoraŭ en Baf' kaj en Esperanta Songazeto, kies kvinan numeron li redaktis en 1985, interalie proponante novaĵojn kiuj neniam aperos diske aŭ kasede.
Speciala numero de Esperanta Songazeto, dediĉita al la Esperanto-kanzono 1938–1988, raportis ke laŭ iuj kritikistoj "Gianfranco Molle kaj lia roma skolo estas la plej rimarkinda muzika fenomeno en Esperantio dum la jaroj 1970–80aj."