Giacomo Puccini ("la aĝa") (1712-1781) estis itala komponisto de la 18a jarcento kiu loĝis kaj laboris ĉefe en Lucca, Toskanio. Li estis la unua de kvin generacioj de komponistoj, kies plej fama estis lia pranepo, nome la operkomponisto Giacomo Puccini.[1][2]
Komponaĵoj
Messa a 3 (1760). Kyrie, Gloria, kaj Credo. Por 2 violonoj, violonccelo, baso, continuo, kaj tri-parta koruso (SSA aŭ SAA). Origina titolo: 1760/ Messa Piena a 3 voci, cioè Canto, e due Alti/ Con violini a beneplacito Unis: [soni]/ Per il Concerto di S. Giovannetto/ di Giacomo Puccini.[1]
Messa di requiem (1760). Rekviema meso por 8 voĉoj, kordoj kaj continuo.[3]
La muzikista dinastio Puccini
Kvin generacioj de la familio Puccini estis komponistoj en Lucca.[1][2][4]