Germana Ŝtata Teatro kaj Ŝtata Orkestro en Vajmaro (germane: Deutsches Nationaltheater und die Staatskapelle Weimar) estas la plej grava teatro en Vajmaro. La institucio unuigas la dramoteatronDeutsches Nationaltheater (Germana Nacia Teatro) kaj la orkestronŜtata Kapelo je Vajmaro. Tiuj prezentas sur entute ses scenejoj en la tuta urbo. Ĉiuj fakoj de la teatro kaj de la orkestro gastprezentas krome en kaj ekster la germanlingvaj landoj kaj prezentas krom tio en radio kaj televido. Societanoj de la Germana Ŝtata Teatrejo kaj Ŝtata Orkestro je Vajmaro SKLR estas la federaciero Turingujo kaj la urbo Vajmaro.[1] La konstruon de 1779 planis Rudolf Steiner.
Ĉi tie aktivis inter 1942 kaj 1945 la operkantisto Anton Orel.
La prezentejoj
La Granda Domo, tradiciriĉa prateatrejo ĉe Theaterplatz / Teatroplaco (ĉiuj fakoj) kun 857 sidlokoj
La du kromteatrejoj foyer I (60 ĝis 120 sidlokoj) kaj foyer III (87 sidlokoj) en la domo ĉe Theaterplatz (ĉiuj fakoj; „kabareta arto“)
La du kromteatrejoj en e-werk je Vajmaro (176 ĝis 199 sidlokoj en la Maŝinhalo, ĝis 87 sidlokoj en la Kaldronhalo), iama industridomo (ĉiuj fakoj)
La domo prezentas ĉiujn fakojn de teatro: dramojn, operojn, dancteatraĵojn (nure gastprezentadojn; kiel postsekva fako de la klasika baletoj) same kiel koncertojn. Temas do pri unu el la lastaj teatrejoj de Turingujo, kiu povas priservi ĉiujn fakojn de teatro. Tuj kontraŭe troviĝas nun Haus der Weimarer Republik, muzeo ĝuste tie kie akceptitis la leĝo pri la konstitucio de la unua respubliko en Germanlando.