Germana Lernejo Kroondal

monumentprotektata unua lernej-ero en Kroondal
protestantisma kirko, 1896; la komunumo dekomence apogis la lernejon kaj inverse

Germana Lernejo Kroondal (germane: Deutsche Schule Kroondal, mallongigo: DSK) estas eta, privata baza kaj meza lernejo en Rustenburg, Suda Afriko, frekventate de ĉ. 130 lernantoj. Instrulingvoj estas la germana kaj (ekde 2010 ankaŭ kaj nun ĉefe) la afrikansa.[1] Intima kunlaborado estas kun la luteranisma komunumo de Altkroondal. Direktorinas ekde 2021 Crystelle Marais por kolegaro de ĉ. 30 pedagogoj. La lerneja moto estas kredi, lerni, kreski.

Historio

Post kiam fondiĝis la setlejo, ekzistis ĝis aprilo 1892 nur privata instruado: la unua vera instruisto aktiva en aparta kabano el lomo estis la nederlandano Jakob Hoek; ekde 1893 postantis la sinjoroj Piccard kaj Wuttig. En 1898 oni starigis domon kies klasĉambron ĝis hodiaŭ utiligas la sinpreparantaj R-klasanoj (temas pri nacia monumentprotektotaĵo!) kaj oni nomumis Eduard Penzhorn direktoro. Pro la unua Brita-bura milito ĉesis instruado ĝis la 1902-a jaro. Du jarojn poste fondiĝis subtenada societo kaj porinfana hejmo estiĝis: ĝin gvidis dum pli ol kvar jardekoj pastro Johannes von Zwietring kun edzino Anna. Ĉi hejmo mem provizadis al si la nutraĵojn. Porinstruista domo estiĝinta en 1908 fariĝis pli malfrue paroĥa domo. Zwietring mem nomumiĝis en 1916 paroĥestro de la Kroondal-anoj.

Duobligo de la lernantaro inter 1910 kaj 1916 (ne malpli ol 60 instruotuloj!) ŝuldiĝis al la pedagogiaj kvalitoj de lernejestro Eduard Penzhorn, kiu forpasis en 1918 pro la Hispana gripo. En 1922 dua domo estiĝis (kie troviĝas nun parkumejo). Tobias Wenhold pretis en 1926 eĉ interrompi siajn altlernejajn studojn por ekdirektori en sia naskiĝvilaĝo; paralele li estis kantoro kaj orgenisto en la loka preĝejo. Li venigis la germaninon Anna Schepmann; ĉiutaga komuna legado de la Biblio dum edifa duonhoro normalis. Lerneja uniformo tiam ankoraŭ ne estis enkondukebla. Kelkaj lernantoj venis de malproksime pro la bona renomo de ĉi institucio pedagogia. Post la Dua mondmilito oni laŭbezone dungis instruistojn el Germanujo (Woehler, Haller, Dörr, Diefenbacher; P. Grosse, D. Faulhaber, E. Raitzsch, A. Schindel).

Tute nova domo konstruiĝis en 1952 kaj kvin jarojn poste oni ja fieris pri cento da lernantoj. En 1954 eklaboris Dolly Wehrmann (por la daŭro de 24 jaroj), en 1963 la germano Thormut Schreiber (tri jarojn). En 1965 betonaj tenisejoj kreiĝis ĉe la menciita hejmo kiujn uzis ankaŭ nelernejanoj. En 1967 komenciĝis la gvidado de Fritz Scriba[2] kies fokusoj estis natursciencoj, fotado kaj teatrado; on enscenigis multajn teatraĵojn kaj eĉ operetojn. Li ankaŭ enkondukis lernejan uniformon. En 1967 ankaŭ naĝejon akiris la lernejo kaj ĝi okazigis ĉiujaran sportofeston (malpeza atletiko). En 1974 oni havis 120 lernantojn kaj en 1979 kaj 1988 moderniĝis multo pli.

En 1984 la komplekso ricevis infanĝardenon Spatzennest (kiun gvidis eke Ortrud Penzhorn): ĝi transloĝiĝis en novan domon en novembro 2004 (kun aldono de Heinzelmännchen-ludogrupo por eĉ pli junaj kun akompano de gepatroj).

Post kiam Scriba devis abdiki pro sanecaj kialoj en la 1997-a jaro, venis el Saksio la geografo kaj matematikisto Thomas Rößner[3] estonte ĉefrespondeculo ĝis 2000. El liaj ideoj, ekz. pri stabila lernejevoluo, ne malmulto realiĝis tuj aŭ en la paso de la tempo. Sekve Rößner fariĝis instruisto ĉe la erfurta Konsilantargimnazio. Post interregno de Boris Uwe Mohr ekresponsis ĉefdisponade Jutta Herrmann (ĝis 2018). Mallonga direktorado de Phillip Heynecke ne malgravis pro ke li antaŭenigis diversajn modernigojn: ankaŭ emblemo kaj propra flago tiam naskiĝis.

Ofertoj

Specialaj eventoj estas ekz. literatura maratono, lanterna festo (la festotagon de Marteno de Tours), entreprenista tago, karitataj bazaroj, agrikulturaj staĝoj; sporto centras, tiel somera kiel vintra. Post lecionoj ekzistas zorgado por enlernejaj hejmtaskfaremuloj kaj eblo partopreni nedevigajn laborrondojn. Ĉiu lernanto rajtas, kun bonaj ŝancoj danke al akurata preparado, trapasi internacie agnoskitan lingvodiplomon de Goethe-Institut. Intence oni edukas la lernantaron je vigleco pri ekologiaj temoj kaj daŭripoveco.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. profilo ĉe internacia lernej-gvidilo
  2. etbiografio kun foto
  3. Rößner en 2022 en Berlino; videblas li sur fotoj n-ro 3 kaj 4
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.