Georges Louis Marie LECLERC, Comte de Buffon (naskiĝis la 7-an de septembro 1707 en Montbard, mortis la 16-an de aprilo 1788 en Parizo) estis granda franca sciencisto kaj esploristo. Li multe kontribuis al botaniko kaj mikologio sub la oficiala mallongigo „Buffon“, kaj al grandiĝo de la Reĝa Ĝardeno.
Lia ĉefverko estas „Histoire naturelle, générale et particulière“ (Ĝenerala kaj speciala naturhistorio).
Literaturo
- Jacques Roger: Buffon. Un philosophe au Jardin du Roi (Filozofo en la ĝardeno de la reĝo). Paris, 1989, ISBN 2-213-02265-8
Vidu ankaǔ
Eksteraj ligiloj