Estante filo de fervojoficisto el Tirolo li frekventis la bazlernejon kaj reallernejon en Salzburg kien oni enpostenigitis la patron. Paĉjo estis aĉetinta en Bürmoos areon instalonte abelbredejon. Rendl interrompis la trejniĝon kaj dediĉis sin ankaŭ al abelbredado. Poste li iĝis mem instruisto de tiu ĉi metio. Pro patra bankroto la abelfarmo perdiĝis.[2] La sekvantajn jarojn Rendl vivis sub modestaj kondiĉoj laborante en brikejo, minejo kaj relfabriko. Fine li estis ankaŭ vitroblovisto en Bürmoos. Post fermiĝo vitrofabrika li estis senlaborulo dum ne mallonga tempo: tiam li forlasis ateismon, ekverkis kaj ekinteresigis eldonejon pri si.
En la 3.3.1934 li edzinigis filinon de notaro kaj suĉinfanvartistinon, Bertha Funke. Kun ŝi li transloĝiĝis al Bürmoos, sed en 1937 reen al Salzburg. En 1938 ili trovis lastan domicilon en Sankt Goergen. Post Anschluss Rendl eniris la verkistan sekcion de Regna kulturejo por rajti kontinuigi libroverkadon. Tamen li neŝatitis kiel katoliko. Post pluraj kontaktiĝoj fare de anoj de Gestapo li ekpretis esti lazaretsukuristo. En la 1950-aj jaroj li furoris ankaŭ dramfarante. Kiel pliaĝulo li iĝis pentristo kaj ree abelisto. Li kreis aĵojn de naiva arto, oleo-pentrado kaj inversa vitra pentrado. Multajn el ili akiris la komunumo Sankt Georgen.
Georg Rendl vivis ĝismorte en la domo Haus in Gottes Hand, necentra flanka ejo de iama bienejo. Inter la amikaro estis la lirikisto Jakob Haringer, la politikisto Josef Kaut kaj la pentristoj Albert Birkle kaj Wilhelm Kaufmann. Li konis persone eĉ Stefan Zweig.
Verko
Georg Rendl famiĝis en 1931 per je Insel-eldonejo publikigita kaj ene de nur 50 tagoj verkista romano Bienenroman kaj per la trilogio romana Die Glasbläser von Bürmoos. Ambaŭ spegulas la spertojn dum sia (laborista) tempo en Bürmoos. Decidige por lia akceptiĝo fare de la Insel-anoj estis tamen la nur en 1932 publikigita laboraĵo Vor den Fenstern, kie legeblis pri lia tempo senlaboruleca. Dum la tempo de nazioj kelkaj verkoj havis novajn eldonejojn kaj pligrandigitis per antaŭparoloj. Ne klaras ĉu li iam jesis la nacisocialisme plaĉajn komentojn. Dum la 1950-aj jaroj kelkaj verkoj havis grandajn eldonokvantojn. Lia teatraĵo Elisabeth, Kaiserin von Österreich enscenigitis ĉe "Volkstheater" en Vieno kaj ĉe "Landestheater" de Salzburg spekteblis Bleiben Sie bei uns Vianney kaj Savonarola.
Dum al 1960-aj jaroj li ne plu verkis sed dediĉis sin ĉefe al pentrado kio ĝis tiam estis nura hobio. La salcburga Otto-Müller-eldonejo reeldonis kelkajn librojn.
Verkaro
1931: Der Bienenroman. Leipzig (tradukoj en la angla kaj nederlanda)
1932: Vor den Fenstern. Romano. Stuttgart (tradukoj en la franca kaj nederlanda)
1932: Darum lob ich den Sommer. Romano. Stuttgart
1933: Arbeiter der Faust. Rakontoj. Leipzig
1933: Das Spiel vom Tode. Porlaikula teatraĵo, premiero en Vieno
1933: Schuldner. Evangelia teatraĵo. München (traduko en la pola)
1934: Der Berufene. Romano, Stuttgart (traduko en la hungara)
1934: Satan auf Erden. Romano. Salzburg/Leipzig (traduko en la finna)
1934: Der Sämann. Evangelienspiel. München
1934: Vor der Ernte. Evangelienspiel. München
1935: Menschen im Moor. Romano. Unua volumo de la Glasbläser-trilogio. Salzburg/Leipzig
1935: Vision vom großen Erbarmen. Rakontoj. Berlin
1935: Passion. Spiel vom Leiden und Sterben Jesu Christi. Vieno
1936: Märchenflüge ins Bienenland, Porjunula rakonto. Stuttgart
1937: Die Tiere in den sieben Nächten. Besto-libro. Stuttgart
1937: Die Glasbläser. Dua volumo de la Glasbläser-trilogio.Salzburg/Leipzig
1937: Gespenst aus Stahl. Tria volumo de la Glasbläser-trilogio. Salzburg/Leipzig
Post morte li komence forgesitis. La laborista ĉambro de Salcburgio inter 1983 kaj 1985 aljuĝis la Georg-Rendl-premion por verkantaj laboristoj. Ĉar la Glasbläser-trilogio de Rendl longtempe taksitis la ununura salcburgia industriromano.[3] Ĝin ricevis Engelbert Obernosterer kaj du anoj de Salzburger Autorengruppe, Christine Haidegger kaj O. P. Zier.
Okaze de la 100-a datreveno naskiĝtaga memorigis onin la Georg-Rendl-societo kaj la municipoj de Sankt Georgen kaj Bürmoos pri li, ekz. per enscenigo de Glasbläser von Bürmoos fare de "Theater Holzhausen" el Sankt Georgen.[4]. Andreas Maislinger organizis tri foje ĉirkaŭ la 2010-a jaro Georg-Rendl-simpoziojn temigante la fenomenon de vilaĝaj verkistoj. En la kvartalo Au de Sankt Georgen viziteblas, dume la domo en Bürmoos devis malkonstruiĝi en 2008 pro kadukiĝo.
Ekspozicioj
Okaze de la 50-a datreveno mortojaro estis en 2022 en du regionhistoriaj muzeoj ekspozicioj pri Rendl.
Je "Torf-Glas-Ziegel-Museum" en Bürmoos kun fokusiĝo je Rendl kiel abelisto.[5]
Je "Sigl-Haus" en Sankt Georgen kun la ekspozicio Lebensorte.[6]
Honoroj
honora titolo Professor h.c. (1951)
honora civitaneco de Sankt Georgen bei Salzburg (1951)
Georg Rendl (1903–1972) Dichter und Maler. Zum 100. Geburtstag. Katalog zur Sonderausstellung im Salzburger Museum Carolino Augusteum 31. Jänner bis 15. Juni 2003. Eldonis Museum Carolino Augusteum kaj Georg-Rendl-Gesellschaft, Salzburg 2003.
Arnold Nauwerck: Georg Rendl. Sein Leben in Zeugnissen und Dokumenten. Salzburger Museum Carolinum Augusteum, Salzburg 2006, ISBN 3-900088-17-9.
Ruth-Maria Steiner: Georg Rendl und Salzburg. Bakalaŭriĝlaboraĵo, Universitato de Salzburg 1978.
Karl-Heinz Ritschel: Von Salzburg und Salzburgern. Winter, Salzburg 1984, ISBN 3-85380-045-9.