Gentile da Fabriano (1370-1427) aŭ "Niccolò di Giovanni di Massio", estis itala pentristo kaj unu el la plej eminentaj italaj artistoj de sia tempo, sed la plej multaj el la verkoj sur kiuj lia nomo sidis estis detruitaj. La plej grava verko kiu travivis ĝis la hodiaŭaj tagoj estas la retablo "Adoro de la Magiaj Reĝoj" (1423), pentrita por la "Preĝejo de la Sankta Triunuo" en Florenco.
Multe serĉata de elstaraj riĉaj patronoj tra nordaj kaj centraj regionoj de la itala duoninsulo, li aktivis en Venecio, Breŝo, Florenco, Sieno, Orvieto kaj Romo. Devenante el la urbo Fabriano en la Marŝoj, li probable estis trejnita en Lombardio, kie lia arto formiĝis ĉe artistoj laborantaj en la kortego de Milano kaj franc-flandraj modeloj.
La pentrado-tekniko de Ĝentile implikis delikatan penikon kaj la uzon de oleo-emajloj, rezultante en profundajn, viglajn kolorojn kaj komplekse desegnitajn surfacojn. La ĝenerala riĉeco de liaj pentraĵoj ŝuldas multon al lia grandega lerteco en la prilaborado de orfolio, kiu, en sia komplekseco, ofte similas al la laboro de la nuntempaj oraĵistoj.
Liaj pentraĵoj estas karakterizitaj per lirika atmosfero, delikataj figuroj kun glataj, rozkoloraj haŭtoj kaj okuloj kun pezaj palpebroj, kaj rimarkinda atento al la detaloj en la bildigado de pejzaĝoj, bestoj, kaj kostumoj.[1]