Genera artefarita intelekto

Ĉi tiu artikolo temas pri speco de artefarita intelekto. Por mallongigo rigardu la paĝon GAI.
Impressionistic image of figures in a futuristic opera scene
Théâtre D'opéra Spatial, bildo farita helpe de genera artefarita intelekto (AI).

Genera artefarita intelekto (angle: Generative AI, mallonge Genera AI, GenAIGAI) estas speco de artefarita intelekto, kapabla generi/produkti tekstojn kiuj similas al tiuj verkitaj de homoj, same pri bildoj, filmoj aŭ aliaj formoj de komunikiloj. Tiucele generaj modeloj (novaj enhavoj kreitaj per lernitaj ŝablonoj de ekzistantaj datumoj) kiel grandaj lingvomodeloj (angle: Large Language Model, mallonge LLM) estas uzataj.

Sistemoj de genera AI (GAI) lernas la subkuŝantajn skemojn kaj strukturojn de ilia trejna, validiga kaj testa datumaro (pro enigo de specifa "sugesto" (angle prompt)[1][2], ebligante siavice la kreadon de novaj datumoj kun kompareblaj trajtoj[3].

Astronaŭto/kosmonaŭto rajdanta ĉevalon

Rimarkindaj generaj AI-sistemoj inkluzivas babilrobotojn (chatbots) kiel Copilot, Gemini kaj ChatGPT[4], lingvomodelon en formo de babilroboto, lanĉita fine de novembro 2022.

Diversaj firmaoj kiel Anthropic, Microsoft, Google sed ankaŭ multnombraj pli malgrandaj firmaoj evoluigis generajn AI-modelojn[5].

Ekestas zorgoj pri GAI interaliee rilate al rajtoj de intelekta propraĵo kaj akademia malhonesteco, propagando, misinformado. Tamen, GAI povas esti utila ilo ekzemple en edukado post kiam ĝiaj kapabloj, limigoj kaj programado estas komprenataj[6], fokusante al instruado de manieroj kiel kritike uzi ĝin (legu GAI-literatia edukado)[7].

Bildoj

Aliaj generaj AI-modeloj inkluzivas bildartkapablajn AI-bildgenerigajn sistemojn kiel Stable Diffusion, Midjourney kaj DALL-E. AI-stiritaj artkreaĵoj (angle: text-based generative art) estas ankaŭ konataj kiel AI-arto[8].

Videoj

Teksto-al-video AI-generatoroj kiel Sora. ebligas kreadon de videaĵo/filmeto surbaze de teksto. Aliaj ekzemploj inkluzivas OpenAI, Gen-1 kaj Gen-2 de Runway kaj Make-A-Video de Meta Platforms.

Sonoj

Genera AI ankaŭ povas esti vaste trejnita sur aŭdio-klipoj por produkti natursonan parolsintezon kaj tekston-al-paroladon, kiel ekzempligite per kuntekst-konsciaj sinteziloj de ElevenLabs aŭ Meta Platforms (Voicebox).

  • VALL-E (Microsoft) celas altkvalite voĉsintezigi personecigitan (anglalingvan) paroladon konservante la emocion de la parolanto, mejloŝtono en la teksto-al-parola sintezo. Voĉgeneranta AI estis jam konsiderita ebla defio al voĉaktoroj[9].

Rajtoj

Generaj AI-sistemoj kiel ChatGPT kaj Midjourney estas trejnitaj pere de grandaj, publike haveblaj datumaroj enhavantaj kopirajtigitajn verkojn. AI-programistoj argumentis ke tia trejnado estas protektita kiel justa uzo, dum posedantoj de kopirajtoj argumentis ke ĝi iras preter iliaj rajtoj[10].

La rete konsultebla ResearchRabbit estas noviga AI-stirita esplorilo helpante eviti eventualan plagiaton uzante "citaĵo-bazitan literaturo-mapon". La amplekso de tia ilo estas optimumigi vian tempon serĉante referencojn dum vi komencas plani eseon, projekton aŭ literaturrecenzon. La aplikaĵo Discovery (ReseachRabbit), ebligas tutnovan manieron kunlabori kaj serĉi artikolojn, aŭtorojn aŭ monitori novan literaturon.

Kritikoj

En informkunveno al la Sekureca Konsilio de UN en julio 2023, la ĝenerala sekretario António Guterres diris ke "genera AI havas grandegan potencialon por la bono kaj la malbono grandskale", ke AI povus "akceli internacian evoluon", grandskale kontribui al la tutmonda ekonomio antaŭ 2030, sed ĝia malica uzo "povas kaŭzi terurajn nivelojn de morto kaj detruo, ĝeneraligitan traŭmaton kaj profundan psikologian damaĝon je neimagebla skalo"[11].

En Ĉinio, ĉiu genera artefarita intelekto montrita al publiko estas reguligita de la "Provizoraj rimedoj por la administrado de genera artefarita Intelekto" de la Ŝtata Informa Oficejo por la Interreto (simpligita ĉina: 电视式电视剧电视服务管理氮衜最理氮衜最). Ĝi inkluzivas postulojn al akvomarko por generitaj bildoj aŭ videaĵoj, regularoj pri trejnado de datumoj kaj etikedokvalito, restriktoj ĉirkaŭ la kolektado de personaj datumoj kaj gvidlinio, ke genera AI devas "adheri al kernaj socialismaj valoroj" [12][13].

Lingva kaj kultura partieco

GAI tendencas fokusi la dominantajn lingvojn kaj kulturojn, kiuj superregas en la datumoj uzataj por trejni la programon. Ĉi tio povas rezultigi malpli precizajn kaj malpli ampleksajn respondojn por uzantoj de marĝenigitaj lingvoj aŭ kulturaj fonoj (ChatGPT, aŭgusto 2023)[6].

Deepfakes

Ekzistas ankaŭ grandega zorgo pri la kresko de AI-generitaj tn. 'deepfakes' (falsaj bildoj) kiuj prezentas pliajn minacojn rilate al la vero en la cifereca spaco[14].

Referencoj

  1. (en) Lanxon, Nate; Bass, Dina; Davalos, Jackie, "A Cheat Sheet to AI Buzzwords and Their Meanings". Bloomberg News, la 10-an de marto 2023. Arĥivite de la originalo, la 17-an de novermbro 2023. Alirite la 14-an de marto 2023.
  2. Eblaj ekzemploj de tiaj prompts: "kiel mi povas verki ĉi tion pli bone?" aŭ "ĉu estas eraroj en mia teksto?"
  3. (en) Pasick, Adam, "Artificial Intelligence Glossary: Neural Networks and Other Terms Explained". The New York Times. la 27-an de marto 2023, ISSN 0362-4331. Arĥivita de la originalo, la 1-an de septembro 2023. Alirite la 22-an de aprilo 2023.
  4. (en) Roberto Gozalo-Brizuela, Eduardo C. Garrido-Merchan, ChatGPT is not all you need. A State of the Art Review of large Generative AI models, arXiv:2301.04655v1 [cs.LG]
  5. (en) "The race of the AI labs heats up",The Economist, la 30-an de januaro 2023. Arĥivite de la originalo, la 17-an de novembro 2023. Alirite la 14-an de marto 2023.
  6. 6,0 6,1 (en) Generative Artificial Intelligence (GAI) Resource Guide for Faculty, Pri kio GIA kapablas kaj ne kapablas, UmassGlobal
  7. (en) Amy Wanyu Ou, Baraa Khuder, Sindija Franzetti, Raffaella Negretti, Conceptualising and cultivating Critical GAI Literacy in doctoral academic writing, Journal of Second Language Writing, Volume 66, decembro 2024, 101156
  8. (en) Jonas Oppenlaender, Prompt Engineering for Text-Based Generative Art, Studocu.
  9. (en) Shrivastava, Rashi, Keep Your Paws Off My Voice': Voice Actors Worry Generative AI Will Steal Their Livelihoods, Forbes. Arkivita el la originalo, la 2-an de decembro 2023. Alirite la 28-an de novembro 2023.
  10. (en) Generative Artificial Intelligence and Copyright Law, Congressional Research Service. LSB10922. 29 septembro 2023. Arĥivita de la originalo, la 22-an de marto 2024. Alirite la 30-an de januaro 2024.
  11. (en) "Rimarkoj de Ĝenerala Sekretario al la Sekureca Konsilio pri Artefarita Inteligenteco" . un.org, la 18-an de julio 2023. Arĥivita de la originalo, la 28-an de julio 2023. Alirite la 27-an de julio 2023.
  12. (zh) 电视式特許庁服务服务管理性行者, la13-an de julio 2023. Arĥivite de la originalo, la 27-an de julio 2023. Alirite la 27-an de julio 2023.
  13. (en) Ye, Josh, China says generative AI rules to apply only to products for the public, Reuters, la 13-an de julio 2023. Arĥivite de la originalo, la 27-an de julio 2023. Alirite la 13-an de julio 2023.
  14. (en) Anton Konopliov, Key Statistics on Fake News & Misinformation in Media in 2024, Redline, la 26-an de junio 2024, alirite la 5-an de decembro 2024.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj