Gazzada Schianno (jen itale, en la loka vareza dialekto La Gagiàva e S'ciàn) estas komunumo de norda Italio, konsistanta el la historie sendependaj loĝlokoj Gazzada kaj Schianno. Ĝi situas en la regionoLombardio kaj en la provinco Varese (Varezo). Komence de 2023 en la komunumo vivis 4 570 loĝantoj sur areo de 4,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 944 loĝantoj/km². Kristanaj patronoj estas la sankta Georgo en Schianno kaj la sankta Kruco en Gazzada, kies memortagoj sekve estas la komunuma festotago.