Fuchstal estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Landsberg kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario, inter la rivero Lech oriente kaj la najbara distrikto Orienta Algovio okcidente. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4129 loĝantojn. La nuna komunumo ekestis en 1972 per administra kunigo de la antaŭaj komunumoj Asch, Markt Leeder kaj Seestall. Samtempe la komunumo ekde la jaro 1978 estas la administra centro de komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Fuchstal, al kiu krome apartenas la neurba komunumo Unterdießen.