Frigyes Ákos Hazslinszky

Frigyes Ákos Hazslinszky [fridjeŝ Akoŝ haĵlinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hazslinszky Frigyes Ákos estis hungara botanikisto, fungosciencisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1872).

Frigyes Ákos Hazslinszky

Frigyes Ákos Hazslinszky [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1818 en Hungara reĝlando, en Késmárk (nuntempa Kežmarok en Slovakio). Li mortis la 18-an de novembro 1896 en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio).

Biografio

Frigyes Ákos Hazslinszky frekventis gimnazion, poste altlernejon en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Sárospatak kaj Debrecen. Li ekinstruis en 1839 en Késmárk, post 2 jaroj li perpiede trairis Hungarlandon por kolekti botanikaĵojn. En 1845 li plulernis en Vieno. Ekde 1846 li instruis en Eperjes, kie baldaŭe li iĝis direktoro kaj rektoro. Li okupiĝis precipe pri algoj, fungoj, likenoj, muskoj.

Verkaro (elekto)

  • Éjszaki Magyarhon viránya (Floroj de Supra Hungarujo), 1864
  • Magyarhon edényes növényeinek füvészeti kézikönyve, 1872
  • Előmunkálatok Magyarhon gombavirányához, 1884
  • Magyarhon és társországai húsosgombái, 1895

Fontoj